Hisarlik

Hisarlik
monteto, arkeologia loko [+]
Koordinatoj39° 57′ 26″ N, 26° 14′ 20″ O (mapo)39.95722222222226.238888888889Koordinatoj: 39° 57′ 26″ N, 26° 14′ 20″ O (mapo)

Hisarlik (Turkio)
Hisarlik (Turkio)
DEC

Map
Hisarlik
Vikimedia Komunejo:  Hissarlik [+]
vdr

HisarlıkHissarlik Tepe (turka por palasta monteto) rilatas al la arkeologia loko, kun tumulo (artefarita monteto), kiu kuŝas je la rando de la ruinoj de Trojo (tr: Truva), en la turka Provinco Çanakkale. Hisarlik estas konata pro tio, ke Heinrich Schliemann malkovris tie la restaĵojn de la citadelo de Trojo, priskribitaj en la poemoj de Homero. Sciencaj pruviloj nun ekzistas por konfirmi, ke Hisarlık ja estis la origina loko de la urbo Trojo[1].

La ĉirkaŭ 15-metrojn alta monteto enhavas almenaŭ dek du tavolojn de setlejoj kiuj originas el la periodo de antaŭ almenaŭ 3500 jaroj. La lasta el ĉi tiuj setlejoj datiĝas de la romiaj tempoj[2].

Ĝi troviĝas je proksimume 6,5 km (4 mejloj) de la Egea Maro kaj same malproksime de la Dardaneloj en tio kio historie estis Anatolio, nun parto de Turkio.

  1. (en) In search of the Trojan war - The Age of Heroes (1/6), 6-parta brita dokumenta filmo, 1985, YouTbue
  2. (en) K. Kris Hirst, Ancient Troy’s Possible Location in Hisarlik. En: archaeology.about.com, la 12an de oktobro 2015

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search